|
Soneto pri veneciecoj.JPG | 22.09.12 10:42 | |
Bildo | 1 | |
Soneto pri veneciecoj
Venecio havas kontrastojn atrakcioj perdis signifon lasante tamen la specifon mizero subtenas bombaston
ni loĝas simple kaj trankvile Giardini Laguna Biennalejes ni provas vivi itale esperantistoj krokodile
nun mi trapasis perpiede la duonon de l’ ĉarma urbo estis danĝere sed ne tede
ne taŭgas jam por mi tumulto sin trapuŝi estis perturbo mi estas laca – jen rezulto
Venecio, la 22-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |
www.skorupski.com |